PIV 2026 · Artikolo 2848

debati

Litero D

debati tr diskuti laŭ ordigita maniero en oficiala kunveno (kongreso, parlamento ktp) aŭ, porekzerce, en klaso: en la 29-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO oni debatis pri la temo «Junularo kaj la hommedio» ULi mezume 50 homoj partoprenis la 12 erojn kaj vigle debatis la proponatajn temojn MLi ➞ de·bat·i; diskuti.
debata rilata al debatoj: debata societo debata klubo paralele okazos debata evento Ko
debato ago debati: la registaro akceptis la proponon sen publika debato LSt konkluda debato adoptis la kongresan rezolucion kun jenaj rekomendoj: OE ➞ diskuto.