← Reen al D

PIV 2020 · 3261

diskut¹i

diskut1i
(ntr) Interparolante kun malsamopiniantoj, interŝanĝi argumentojn pri iu temo: li ne diskutu teorie, sed li vizitu unu el la Universalaj Kongresoj Z; pri tio mi ne volas plu diskuti; diskuti kun iu pri politiko; ili diskutis inter si pri tio, kiu estas la plej granda N. debati, disputi, kontesti, polemiki, pritrakti.
(tr) Ekzameni per debato, esplorante la diversajn flankojn de demando: ĉi-vespere oni komencos diskuti la buĝeton de la asocio; diskuti la por k la kontraŭ; esprimi sian opinion pri la diskutotaj demandoj Z; la nun diskutata kazo ; ili fakte ĉion diskutis R.
diskuto, diskutado. Interparolado de diskutantoj: ĝi (la diskutado) trafas Ibsenon kiel teoriiston Z; proponi por diskuto; direkti la diskuton; senorda, brila, vigla diskutado; submeti sian projekton al diskutado publika Z.
diskutebla. Tia, ke oni povas diskuti pri ĝi: politikaj problemoj estas diskuteblaj.
diskutinda. Sufiĉe grava, por esti diskutata: se ne malpli ol 20 delegitoj subskribos ĝin (proponon) kiel diskutindan Z.
nediskutebla. Tiel evidenta, ke oni ne povas diskuti pri ĝi: nediskutebla principo.
pridiskuti Z = diskuti 2.
sendiskute. Sen tio, ke okazas diskutado: la leĝo estis akceptita sendiskute.