PIV · 8405
konversaci³o
konversaci3o. Familiara, ordinare nur distra interparolado: la legado de bonaj libroj estas kvazaŭ konversacio kun plej kleraj personoj de la pasintaj jarcentoj; teni konversacion; sin enmiksi en konversacion; ŝanĝi la temon de la konversacio.
konversacii (ntr) Familiare interparoladi kun iu: grandmonda sinjorino, kiu sur velura sofo de salono sprite konversacias pri emancipado de virinoj Z.