PIV · 8406
★konvert/i
★konvert/i (tr)
1 ב Pente returni de peko al pieco: por ke Vi konvertu ilian koron returne X.
2 Alkonduki iun al alia religio ol tiu, je kiu li kredis: konverti Afrikanojn al Islamo; en tiu tumulta jarcento, protestantoj k katolikoj penis konverti sin reciproke per ĉiaj rimedoj.
3 (f) Alkonduki per persvado al nova partio, al nova opinio: se al E-ismo konvertis vin nur tiu artikolo, vi ŝuldas vian konverton al la dirita persono Z; mi estas jam tro maljuna, por esti konvertita al tiu nova artkoncepto. ☞ propagandi, varbi, prozelito.
4 ☐ Ⓚ Ŝanĝi la formon aŭ econ de io materia: konverti grafiton en diamanton per grandega premo; (en alkemio) konverti plumbon en oron.
5 £ Amortizi deprunton per la mono alportita de nova deprunto, aranĝita ordinare je malpli alta interezo.
6 £ Ŝanĝi deprunton en akciojn.
7 £ Transkalkuli: konverti dolarojn en pundojn.
konverto, konvertado. Ago de tiu, kiu konvertas: la konvertado de la skotaj idolistoj.
konvertebla. Tia, ke ĝi povas esti konvertita: konvertebla ŝtatprunto.
konvertiĝi. Iĝi konvertita:
1 kiam mi konvertiĝis, mi pentis X; konvertiĝos la restintoj de Jakob al la Dio potenca X; li blindigis iliajn okulojn, ke ili ne konvertiĝu N;
2 la anglikana pastro Newman konvertiĝis al la Roma katolikismo k iĝis kardinalo;
3 ĉiu, kiu diras, ke neŭtrala arta lingvo estas ne ebla, venu al ni, k li konvertiĝos Z. ☞ apostati, renegati.
konvertilo. Rimedo por konverti.
biokonverti Ⓣ Transformi organikaĵon al unu aŭ pluraj aliaj per uzo de mikroorganismoj. ☞ biotekniko.