← Reen al V

PIV 2020 · 16419

★varb/i

varb/i (tr) Fari per siaj instigoj,
ke iu soldatiĝu: la aventuristojn ili varbis en la armeon B. rekrutigi.
ke iu aniĝu al grupo, partio, doktrino: varbi iun al E.; ĝi prezentos al ĉiu varboto la tutan esencon de nia afero Z.
ke iu iĝu kliento. gajni.
varbado. Ago de tiu, kiu varbas: doni sian tutan atenton al la varbado de novaj abonantoj; la varbado estas esenca parto de la propagando de ĉiu partio.
varbisto. Homo, kiu profesie varbas: asekura varbisto.