PIV 2020 · 13310
★rekrut/o
★rekrut/o ⚔ Soldato, ĵus komencinta la militistan servadon k ankoraŭ ne lerta pri ĝi. ➞ rekrutekzameno.
rekruti (evi) = rekrutigi.
rekrutigo. Ago de tiu, kiu rekrutigas.
rekrutisto. Iama suboficiro, kiu klopodis rekrutigi soldatojn per ĉiaj rimedoj.