← Reen al R

PIV · 13303

reklam¹o

reklam1o. Alvoko al la publiko per ĉiuspecaj rimedoj por laŭdi k rekomendi komercaĵon, entreprenon aŭ ian aferon: tia fotografaĵo estus por nia afero granda reklamo Z; danke la tre lerte uzatan reklamon, Volapük trovis multajn amikojn Z; la reklamoj jam ne altiras Z; neniu kuraĝos suspekti, ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia Z; reklamo ĉiam pagas.  reklamlumoj, reklampanelo.
reklami (tr) Anonci, rekomendi per reklamo: reklami konjakon, specon de cigaredoj; vidante la grandegan diferencon inter la lingvo E. k la reklamata Volapük Z.
reklama. Rilata al reklamo(j): reklama rimedo, afiŝo, kosto, buĝeto, filmo, panelo.
reklamado. Daŭra, sistemeca uzado de reklamoj por difinita celo.
reklamaĵo, reklamilo. Ĉiu el la konkretaj rimedoj por reklami: tarifo de la reklamaĵoj por hoteloj; dissendi al ĉiuj klientoj reklamilon por rabata vendado.  ŝildo.
ĉarlatanreklamo. Tia parolado, kiun faras foira ĉarlatano.
pufreklamo. Reklamo, troiganta la meritojn aŭ kvalitojn de la produktaĵo. tamtami, reklamindustrio.