PIV · 2670
★ĉarlatan/o
★ĉarlatan/o
1 (ark.) Migranta foiristo, kiu vendis ĉiokuracajn rimedojn, elŝiris dentojn publike, k pretendis, ke li posedas mirigajn sekretojn de sanigado.
2 Trompisto trouzanta la publikan kredemon, brue serĉanta la popularecon: ĉarlatana propagando de plej moderna lingvoprojekto. ➞ ĉarlatanreklamo.
ĉarlatani (ntr) Agi, paroladi ĉarlatane.
ĉarlatanaĵo. Trompo, falsa aserto de ĉarlatano.
ĉarlatanismo. Metodo de ĉarlatana agado.