PIV 2026 · Artikolo 15339

tamtamo

Litero T

tamtamo MUZI
1 hinda aŭ ĉina tamburo, kiu donas necertan tonon. ➞ gongo.
2 afrika frapinstrumento konsistanta precipe el kavigita arbopeco, uzata por religiaj ceremonioj, militaj alvokoj aŭ komunikado de gravaj sciigoj, kompreneblaj laŭ la takto.
tamtami tr
1 sonigi ion per tamtamo: tamtami ritmon li tamtamis kun senkompara energio CPi
2 (figurasence) brue reklami: ni tamtamis nian malaltan prezon CRo ➞ tamburi, distrumpeti.