PIV 2020 · 6526
★industri/o
★industri/o
1 Arto, metio aŭ plej ĝenerale aparta agado, per kiu oni produktas riĉaĵojn aŭ plivaloraĵojn per transformado de krudaj materialoj: la industrio de fero, minoj, libro, ledo; la peza industrio (ŝtalprilabora); tapiŝoj, majstraĵoj de industrio k bongusto Z; vilaĝa industrio Z.
2 Tuto de la artoj k metioj, per kiuj oni produktas riĉaĵojn per transformado de krudaj materialoj, kontraste kun terkulturo k komerco: la ŝtato devas interakordigi la bezonojn de agrikulturo k industrio; lando kun prospera, naskiĝanta industrio. ☞ kartelo, konzerno, planizado.
3 Π Tuto de la teknikoj k agadoj, per kiuj homgrupo transformas krudajn materialojn en objektojn; tuto de la objektoj de ĉi tiu industrio: ŝtona, osta, korna industrio.
industria
1 Rilata al industrio: industria ekspozicio, societo, lernejo, laboristo; industriaj artoj, produktoj.
2 Havanta fortan industrion: industria lando, urbo;
industriigi. Enkonduki industrion, precipe pezan, en landon: industriigi la subevoluintajn landojn.
industriisto, industriulo. Mastro aŭ direktanto de industria entrepreno.
bioindustrio Ⓣ Industria apliko de la bioteknikoj por nutrado, farmacio, energiproduktado ktp.
etindustrio. Industrio, konsistanta el malgrandaj entreprenoj.
grandindustrio. Industrio konsistanta el grandaj entreprenoj.
pezindustrio. Tiu industrio, kiu produktas k prilaboras feron.
reklamindustrio
1 Tuto de la procedoj, metode ellaboritaj k amase direktataj al la publiko, por lanĉi produkton aŭ entreprenon k pluigi ties sukceson.
2 Tuto de la servoj k firmoj, sin dediĉantaj al la reklamado.