← Reen al T

PIV · 15440

teknik/o

teknik/o. Tuto de la metodoj k procedoj, uzataj por plenumi celatan agon: inspiro k konado de tekniko ambaŭ helpis la artiston Z; talenton oni povas diveni en via laboraĵo, malgraŭ la pli ol erara tekniko de ĝia plenumo Z; lerni la teknikon de la forĝita fero, de la betonkonstruado; teleaga tekniko (celanta transigi fizikajn agojn distance, pere de radiaj aŭ elektraj signaloj).
teknik3a. Rilata al tekniko: terminoj, vortoj teknikaj Z; povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran artaĵon Z; venki la teknikajn malfacilaĵojn.
teknikeco. Eco de io teknika: la teknikeco de liaj klarigoj tedis nin.
teknikisto. Homo, sperta en la teknika povosciado de arto aŭ metio.
teknikologio. Teknologio.
biotekniko Tekniko de biokonvertado, ĉefe en sana k nutra industrioj, ekz. uzo de transgenaj bakterioj por produkti kuracilojn. genetika inĝenierio.
elektrotekniko. La studo aŭ scienco pri praktikaj k industriaj aplikoj de elektro.
fitotekniko 🌾 La tuto de la procedoj de kulturado de grundoj k de kultivado k selektado de kultivplantoj.
konstrutekniko. La tuto de la procedoj por realigo de arkitektura projekto.
lumteknikisto 🎭 Fakulo, kiu zorgas pri la lumefektoj dum spektaklo.
psikotekniko Tuto de la metodoj, uzataj por mezuri aŭ taksi la psikajn aŭ movajn reagojn de individuo, aŭ ties psikan strukturon aŭ staton, jen cele al profesia orientado, jen cele al diagnozo.
radiotekniko. Konkreta apliko de la radioelektro.
sonteknikisto 🎭 Fakulo, kiu zorgas pri la sonefektoj dum spektaklo.
zotekniko, zootekniko 🌾 La tuto de la procedoj de bredado, reproduktado k selektado de bredbestoj.