PIV 2026 · Artikolo 19147
teĥnologio
teĥnologio
1 tuto de la procedoj dediĉitaj al la maŝine aŭ industrie realigebla produktado de io surbaze de scienca kono: la nuntempa graveco de scienco kaj teĥnologio JAV la nun konata teĥnologio de «generaj reaktoroj», en kiuj estas utiligebla ²³⁸U kaj ankaŭ la transurania plutonio, estas danĝera kaj pro tio neuzata JWn aplikinte teĥnologiojn, ekzemple komputilojn, instruistoj notas, ke eĉ la plej kontraŭvola leganto ekinteresiĝas pri legado LMa
Sin. teknologio. teĥnologia rilata al teĥnologio: Esperanto eniris tre bele en la bravan novan teĥnologian mondon RCo
bioteĥnologio (evitinde) = bioteĥniko.