PIV · 10255
★meti/o
★meti/o. Manlabora profesio, precipe hejme aŭ etindustrie praktikata: metio de ĉarpentado, de ŝufarado; lerni metion; ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio Z; tro da metioj – profitoj neniaj Z (restu ĉe la sama stablo!). ☞ ofico, okupo. ➞ metilernanto.
metia. Rilata al metio(j): metia korporacio; la metiaj moroj.
metiejo. Loko, kie laboras metiisto(j): lia metiejo troviĝis apude de ŝtona ponto Z; la aliaj submastroj de la metiejo demandis lin Z.
metiisto. Tiu, kiu praktikas metion: ĉiu metiisto havis sian stablon sur la trotuaro Z. ☞ laboristo, profesiisto.
nemetiisto. Amatoro.