← Reen al P

PIV · 12790

★profesi/o

profesi/o. Ĉiu okupo, per kiu oni akiras vivrimedojn: metia, liberala profesio; profesio de fiŝkaptisto Z; homo lerta en sia profesio X; viro, pentristo laŭ sia profesio Z; mi deziras komenci la profesion de instruistino Z; praktiki la profesion de advokato Z; M. komprenis, ke ŝia kariero en la profesio instruista decide finiĝis Z. metio.
profesia
Rilata al profesio: profesia sindikato; profesia sekreto; profesiaj malsanoj.
Praktikanta profesie: profesia artisto, oratoro.
profesii (ntr) Praktiki profesion: li profesias kiel kuracisto.
profesiisto, profesiulo. Homo, kiu praktikas okupon por akiri vivrimedojn. amatoro.