PIV 2026 · Artikolo 610

amatoro

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. amatora
  2. fot/oamatoro
  3. radi2/oamatoro
amatoro
1 neprofesiulo, kiu amas kaj praktikas ian aktivecon sportan, artan, sciencan k.s. en teniso li estas amatoro misinformaj napokapaĵoj de ĵurnalismaj amatoroj fanatike delirantaj kontraŭ la angla lingvo PeS Sin. nemetiisto. ➞ diletanto.
2 iu, kiu amas kaj kolektas belartaĵojn aŭ kuriozaĵojn: riĉa amatoro aĉetis ĉiujn liajn pentraĵojn la aerrado portas al nuboj amatorojn de la fortaj sentoj VVa
amatora
1 estanta amatoro: li baraktadis kun siaj amatoraj muzikistoj por instrui ilin ludi JMe
2 funkciigata de amatoroj: vespere okazis prezentado en fama amatora teatro Z amatora komputila reto OE
fotoamatoro amatora fotisto: vi estas fama kiel fotoamatoro speciale ŝatanta foti bestojn CPi
radi2oamatoro TELE iu, kiu private elsendas kaj ricevas per kurtaj ondoj de radio ② 1, kun sendopermeso akirita post ekzameno.