← Reen al N

PIV · 10766

naft¹o

naft1o Natura oleo (likva petro), pli-malpli densa, konsistanta el diversaj hidrokarbonoj, troviĝanta en sedimentaj formacioj; krudmaterialo de la tuta petrol-industrio: nafto troviĝas en poraj tavoloj (el sabloj, dolomit- k kalk-petroj), kovritaj de neporaj tavoloj. Sin. kruda petrolo.
solvanta nafto (ark.) Komerca solvanto, distilprodukto de karba gudro, konsistanta el miksaĵo de ksilenoj k similaj substancoj.