← Reen al N

PIV · 10765

nadl⁸o

nadl8o Pintoforma metala vergeto diversuza, k i.a.:
Montrilo sur la ciferplato de kompaso, de magneta aŭ elektra aparato.
Ŝtala pinto de pafila aŭ kanona perkutilo.
Metala vergeto, servanta por reguligi la elfluon de likvo tra aperturo: nadlo de karburilo de aŭtomobilo.
Vergeto el ŝtalo aŭ fibro, ricevanta k transdonanta la vibrojn de rotacianta gramofondisko.
Fino de injektilo, tra kiu elfluas sub premo la injektata likvo.
Kirurgia kudrilo: kurba suturnadlo.
Kristalo kun analoga formo.
Tre akra pinto de roko, en monto. pinglo, pinto, grifelo, gravurilo, kudrilo, montrilo.
Metala vergeto de iaj rullagroj ( nadlolagro).