PIV 2026 · Artikolo 13043

punkcii

Litero P

punkcii tr
1 MEDI trabori per nadlo la parieton de natura aŭ nenormala kavo de la korpo por elĉerpi la entenatan likvon: punkcii pleŭron
2 MATE forpreni unu punkton el aro:punkciita ĉirkaŭaĵo 2
➞ interpunkcii.
punkcio MEDI ago punkcii: lumba punkcio toraka punkcio ➞ punkturo.
punkciilo ilo por punkcii. ➞ punkcinadlo, trokaro.