PIV 2026 · Artikolo 6662

★interpunkcio

Litero I★ Fundamenta

★ interpunkcio LING TIPO
1 ĉia skriba signo, kiu servas por apartigi frazojn aŭ frazpartojn: punktoj, komoj, dupunktoj kaj la aliaj interpunkcioj ILa la reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia lingvo pli-malpli tiaj samaj, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj Z ➞ punkto, komo, dupunkto, punktokomo; demandosigno, krisigno; tripunkto, haltostreko, dividstreko, citilo, krampo 3; tipografio.
2 sistemo kaj uzmaniero de interpunkcioj: ne ekzistas en Esperanto unueca regulo pri interpunkcio ALö pri la aktualaj stilo kaj interpunkcio respondecas nur mi DBr
interpunkcii tr apartigi frazojn aŭ frazpartojn per interpunkcioj: (figurasence) li interpunkciis lian rakonton per serio da grandaj gestoj CPi