PIV 2026 · Artikolo 18134
tipografio
tipografio
1 arto de presado per premado sur reliefajn tipojn aŭ alispecajn reliefigitajn blokojn. Sin. tipografarto. ➞ tipografo.
2 aspekto de presitaĵo: libro de eleganta tipografio
tipografia rilata al tipografio: tipografiaj eraroj tipografiaj signoj aliaj ol la literoj kaj ciferoj ➞ apostrofo, asterisko, citilo, dividstreko, krampo.
tipografiejo parto de presejo, en kiu oni tipografie kompostas aŭ presas.