← Reen al C

PIV 2020 · 2607

★cit/i

cit/i (tr)
Laŭvorte ripeti, skribe aŭ parole, vorton, frazon aŭ tekston, fragmenton de iu verko: por ekzemplo mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj Z; la supre citita vorto.
Aparte signi, montri iun aŭ mencii ion: citi ĉiujn nomojn estus nun afero tute ne ebla, mi nomos nur kelkajn el ili Z; per antikvaj kantoj oni citas la nomojn de Cid k de Alhambra Z; oni citas lin inter la plej grandaj pentristoj de lia epoko; mi povus citi al vi cent similajn okazojn!.
citado. Ago citi.
citaĵo. Frazo, fragmento, nomo, kiun oni citas: via citaĵo estas malĝusta; vortaro el citaĵoj.
citilo 📖 Signo, uzata duope por montri la komencon k finon de citaĵo: malfermi, fermi la citilojn; surliniaj (« » aŭ » «), eksterliniaj (“ ” aŭ ‘ ’ aŭ „ “) citiloj; dustreka rekta citilo («). apostrofo, haltostreko.
misciti. Fari malĝustan citaĵon.