PIV 2026 · Artikolo 1284

asterisko

Litero A

asterisko TIPO signo kun la formo de steleto (*), uzata i.a. por indiki post vorto aŭ frazo referencon al piednoto, ene de vorto ellasitajn literojn, sole dividon en teksto, aŭ LING antaŭ vorto aŭ frazo neatestitan aŭ neakcepteblan formon. Sin. steleto. ➞ obeluso 2.