PIV 2020 · 14764
★stel/o
★stel/o
1 🔭 Memlumanta astro, kiu, escepte de Suno, pro malproksimegeco nudokule aperas kiel hela punkto sen mezurebla diametro: mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo X; nokte li observadis la stelojn Z; la norda, polusa stelo; fajretanta Z, scintilanta stelo; duopaj steloj (rivoluantaj unu ĉirkaŭ la alia); steloj nanaj, gigantaj; interstela materio; (f) ŝiaj okuloj estis du steloj; havi stelojn antaŭ la okuloj (pro froto aŭ bato al la okulglobo). ☞ cefeido, novao, galaksio.
2 Θ Astro, rigardata kiel influanta la sorton de homo: ni vidis lian stelon en la oriento N; pri tio ĉiuj (saĝuloj) demandis, serĉis en lumantaj bildoj de la steloj Z (konstelacioj); naskita sub favora, malfavora stelo; vi povas danki vian stelon, ke vi saviĝis; tio estis skribita en la steloj. ☞ zodiako.
3 ∆ Plurlatero kun para nombro de lateroj, kies ĉiu dua angulo estas malelstara: kvinpinta, sespinta stelo; stelo enskribita en cirklo.
4 ☆ Tiaforma prezentaĵo, per kiu antikva artotradicio simbolas astron: sur la pinto (de la Kristnaska abio) brilis stelo el orsimila papero Z; blua plafono kun oraj steloj; la flama stelo (de la framasonoj).
5 👥 Insigno kun proks. tia formo: ordena stelo; la steloj de generalo (en franca armeo); la ruĝa stelo (de la Sovetia armeo); la verda stelo (de la esperantistoj); la flava stelo (kiun la nazioj devigis la judojn porti sur la vesto); (analoge) griza ĉevalo kun blanka stelo sur la frunto. ☞ kruco.
6 🏠 Placo, de kiu disiras pli ol kvar stratoj.
7 La ĉefa aktor(in)o en baleto, trupo, filmo ks: kinostelo (tre fama aktor(in)o).
8 Fiktiva monunuo pasintece uzata inter E-istoj (0,075 usona dolaro aŭ 0,25 nederlanda guldeno). ☞ speso.
neŭtrona stelo 🔭 Treege densa kolapsinta kerno de stelo, estiĝanta post eksplodo de supernovao k konsistanta ĉefe el neŭtronoj.
pulsa stelo, pulsanta stelo. Pulsostelo.
stela
1 Rilata al stelo(j) 1: stelaj temperaturoj, spektroj; la stela energio; la stela lumo.
2 Havanta la formon de stelo 4 aŭ 5: stela fendiĝo de vitro; ❤ stela ganglio (grava ganglio de la simpata trunko ĉe la limo inter kolo k torako).
3 ∆ (pp geometria figuro k punkto) Entenanta la tutan strekon inter la punkto k ajna punkto de la figuro.
stelaro
1 La tuto de la videblaj steloj.
2 Konstelacio.
steleto 📖 Asterisko.
stelita. Ornamita per steloj: (f) stelitaj okuloj; asterstelita montdeklivo K.
stelulo, stelulino. Stelo 7.
stelluma. Prilumita de steloj: noktoj hele stellumaj Z; estis malvarme, tamen stellume Z.
stelplena. Stelita: per la vitrecaj okuloj ŝi rigardis la stelplenan ĉielon Z.
ĉefstelo 🔭 La plej hela stelo en konstelacio.
falstelo. Hela meteoroido, kiu ŝajnas kvazaŭ defalanta stelo: falstelo traflugis la ĉielon Z; subite falis tri aŭ kvar belegaj falsteloj Z. ☞ aerolito.
kvazaŭstelo 🔭 Kvazaro.
marsteloj. Asterioidoj.
matenstelo. Vulgara nomo de la planedo Venuso, kiam ĝi la lasta brilas ĉe la sunleviĝo.
orstelo. Gageo.
pulsostelo 🔭 Rapide rotacianta neŭtrona stelo, kiu tre regule pulsas je tre malgranda periodo (de kelkaj milonoj de sekundo ĝis kelkaj sekundoj) per radioelektraj aŭ lumaj radioj, aŭ X- aŭ γ-radioj. ☞ varia stelo.
terstelo (kn) Stelforma fungo de la g-oj geastro aŭ astreo.
vesperstelo. Vulgara nomo de la planedo Venuso, kiam ĝi la unua brilas ĉe la sunsubiro: kiam la vesperstelo orbrile respeguliĝas en la blua rivero […] Z.