PIV 2026 · Artikolo 5089

geastro

Litero G

geastro BOTA bazidifungo kun fermita globforma aŭ bulboforma bazidiujo ĉirkaŭita de 2 parietoj, el kiuj la ekstera maturstadie stelforme krevas kaj portas la internan parieton, kiu aspektas kiel papereca sako enhavanta la sporojn, kiuj liberiĝas per apeksa poro; tutmonda; ampleksanta la plej multajn terstelojn. genro Geastrum ➞ geastraco, astreo.
geastraco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas geastro. membro de la familio Geastraceae (geastracoj)