PIV 2026 · Artikolo 8965
kvazaro
kvazaro ASTR aktiva galaksia kerno, laŭ la praeksploda teorio ege malproksima (ĝia spektro montras tre fortan ruĝenŝoviĝon), aperanta kvazaŭ stelo kaj produktanta gigantan kvanton da energio per la efiko de pezega nigra truo. Sin. kvazaŭstelo. ➞ galaksio.