PIV · 8964
kvaternar/o
kvaternar/o ⊕
1 La dua k lasta epoko de la kenozoika erao, ampleksanta (laŭ la aŭtoroj) la lastajn unu, du aŭ tri milionojn da jaroj pasintajn ĝis nun, k dividita en du partojn: pleistoceno k holoceno.
2 La formacio de tiu epoko.
kvaternara
1 ⊕ Rilata al tiu epoko.
2 Ⓚ Havanta kvar valentojn, okupitajn de samaj aŭ similaj grupoj: kvaternara amonia bazo.