← Reen al K

PIV · 8966

★kvazaŭ

kvazaŭ.
I - Subjunkcio, uzata por enkonduki subpropozicion, esprimantan nerealaĵon, pli precize:
impreson: ŝajnis, kvazaŭ li dormas Z; li havis la senton, kvazaŭ li tuj mortos Z; ŝajnas al mi, kvazaŭ mi manĝas konfitaĵojn Z;
fikciaĵon aŭ nekredindan aserton: ili kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto natura Z; la suboficiredzino mensogis ankaŭ al vi, kvazaŭ mi ŝin elvergis Z;
komparon kun imagita okazaĵo: sonis, kvazaŭ ranoj kvakas Z; la hundoj ekbojis, kvazaŭ ekvidinte urson B; ili paroladetis, kvazaŭ dezirante moki iun alian Z; li ludis per du pecetoj da ligno, kvazaŭ ili estus kordinstrumento Z; la patro frapis sur la pordo, kvazaŭ li estus fremdulo Z; ili levis unu manon supren, kvazaŭ ili ion tenus Z; la ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita Z; tiu manuskripto estis kunvolvita tiamaniere, kvazaŭ ĝi estus tuj fordonota al iu Z; ŝi kuris al li renkonte, kvazaŭ ŝi volus lin kisi, sed ŝi tion ne faris Z; mi havas tian senton, kvazaŭ mi kisus mian patrinon Z; ili fariĝis tiel gajaj, kvazaŭ ili ebriiĝus per teo Z.
II - Partikulo, uzata por enkonduki komparon fikcian pri subst.adj.: la lando aperis al li kvazaŭ abunda fruktoĝardeno Z; kun belaj haroj, kvazaŭ Apolono Z; la plej alte ŝi staris, kvazaŭ luma modelo Z; la mankojn liajn la popolo trempas en sian amon, kiu, kvazaŭ fonto turnantan lignon en malmolan ŝtonon, el la mallaŭdo faras laŭdon Z; iu kvazaŭ subĥirurgo Z; ni akceptis lin kvazaŭ reĝon Z; li kuŝas, kvazaŭ mortinta Z; la homoj aspektis, kvazaŭ forkurantaj de malamiko Z; tio estas rimarkinda malnova urbo, kvazaŭ eltranĉita el bildolibro Z; kvazaŭ laŭ sorĉa frapo, ĉio mutiĝis Z; kvazaŭ laŭ silenta interkonsento Z.
III - Partikulo, uzata kiel cirkonstanca morfemo (rilatanta al verbo, subst., adj.adv.), kun la signifo «proksimume tiel, laŭŝajne, iamaniere»: ŝiaj okuloj kvazaŭ paroladis Z; tio prezentis kvazaŭ belegan tapiŝon, kiu invitis sidi Z; en sia mano ŝi sentis kvazaŭ brulantan fajron Z; la dramo prezentas kvazaŭ spegulon de la naturo Z; ĉiu rakontado pri ia baro, kiun kvazaŭ prezentas la Bulonja Deklaracio, estas simple malvero Z; la ŝipo trankvile, kvazaŭ fantome glitas sur la ondoj Z; ili vidas en mi personon, kiu kvazaŭ ludas la rolon de ia reĝo Z; la ĉevaloj estis kvazaŭ pudritaj Z; tiu sufikso estas kvazaŭ meza inter la antaŭaj k la sekvantaj Z; por fari el ili kvazaŭ materiajn aferojn Z.
IV - Pref. montranta, ke la apuda vorto ne devas esti komprenata laŭ sia vera senco, sed laŭ alia proksimuma aŭ ŝajna: kvazaŭhomo (ĉifonpupo); kvazaŭvira maljunulino; kvazaŭdiri Z (lerte komprenigi ion, ne rekte parolante, sed uzante nur aludojn); kvazaŭedzino (konkubino); kvazaŭrimoj (ne perfektaj rimoj).
V - Samsignifa memstare uzata morfemo:
kvazaŭa. Proksimuma, preskaŭa, iaspeca: ĉiu rakontado pri ia kvazaŭa (ŝajna, onidira) senviveco k senforteco de nia L.K. estas simple malvero Z; estas ia kvazaŭa trompo, se oni silentas pri la vero; oni povis ekkoni el tio kun kvazaŭa certeco la evoluskalon de la astroj.