PIV 2020 · 14998
Sun/o
Sun/o 🔭 La astro, stelo, ĉirkaŭ kiu orbitas Tero k aliaj komponantoj de nia planedara sistemo: ŝajna diametro de Suno; rotacio de Suno; la makuloj de Suno. ➞ fotosfero, kromosfero, protuberanco, korono, sunmakuloj.
★suno
1 Tiu astro, tradicie rigardata kiel rondiranta ĉirkaŭ Tero k nutranta ĝin per sia lumo k varmo: la klara suno de Dio lumis Z; tra la nebulo oni ne vidis plu la sunon Z; leviĝi kun la suno Z; ankaŭ al ni la suno eklumos Z; sub la suno (sur la tero); ekzistas nenio nova sub la suno X; mi estas la plej feliĉa homo sub la suno Z; tio estas mia loko sub la suno; de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro X (de oriento ĝis okcidento).
2 Radioj de tiu astro, rigardataj kiel apartaĵo de loko sur la tero: mi salutas vin, suno patrolanda! Z; la lando de la Leviĝanta Suno (Japanio); promeni ĉe brila suno; varmigi sin en la suno Z; ne kuru en la suno; sin bani en la suno; havi la sunon rekte en la okuloj; sunbano, sunbruno, sunfrapo. ➞ -eja, sunenergio, sungeneratoro, sunkolektilo.
3 (evi) = planedohava stelo.
4 Piroteknikaĵo, kiu turniĝante ĵetas fajrerojn en ĉiu direkto ĉirkaŭ si.
Suna. Rilata al Suno: la Suna disko, temperaturo, sistemo (Sin. Sunsistemo); 🔭 Suna konstanto (Vd konstanto), ciklo (la dekunujara periodo inter du maksimumoj de la Suna aktiveco), vento (daŭra elfluo de joniĝinta gaso el la Suna korono); la Sunaj radioj; Suna flamiĝo (subita, kelkminuta brilo de regiono de la Suna surfaco, apud Sunmakuloj); Suna tempo.
suna. Lumigata aŭ varmigata de la suno: la suna flanko de domo, monto.
sunas (ntr) Brilas suno.
sunumi (tr) Elmeti al la sunradioj: sunumi al si la krurojn; sunumi malsanulon; teraso kun sunumejo.
sensuna. Ne prilumata de la suno: sensuna vetero, ĉambro.