PIV · 9788
★makul/o
★makul/o
1 Malpura aŭ difekta loko sur io: grasa, inka makulo; makulo en diamanto; oni metis makulon en mian kalkulon Z; se al mia mano algluiĝis makulo X; kontraŭmakula likvo.
2 Natura kolora punkto: makuloj de la haŭto, de la felo; denaska, mongola makulo (de homa haŭto); makulhara hundo Z; ❤ la (flava) makulo (de la retino; macula (lutea)); 🔭 la sunaj makuloj (sunmakuloj); la granda ruĝa makulo de Jupitero. ☞ lentugo.
3 (f) Malbona parto, difekta punkto: neniu sanktulo estas sen makulo Z; tiu ĉapitro estas makulo en la verko; tio ĵetas makulon sur lian karakteron Z; ĝi estas por mi makulo en la okulo Z (ĝeno, ofendeto; ➞ osto); homoj, kiuj estas […] makuloj k hontindaĵoj N.
makula. Prezentanta makulo(j)n: makula vesto, ĉemizo; makula frukto; (f) se vi eĉ lavus vin per natro, via malvirto tamen restos makula antaŭ mi X; inkmakula tempo Z (tempo de la presaĵoj).
makuli (tr)
1 Fari makulojn sur, kovri per makuloj: makuli siajn manojn, ŝuojn.
2 (f) Difekti la purecon, la reputacion: la tekston makulas tro da preseraroj; makuli ies honoron Z; ŝuldo ne makulas Z; se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas Z; malamante eĉ la veston makulitan de la karno N (ĉion, kio koncernas la malpiulojn); makulita konscienco. ☞ infekti, kontaĝi.
makuleto. Malgranda makulo: malnova ekzemplero, kun kelkaj makuletoj.
makulismo ☆ Formo de abstraktismo, aperinta ĉ. 1950, uzanta ŝprucigon de kolormakuloj sur tolon, paperon ks.
senmakula
1 Ne havanta materian makulon: senmakula antaŭtuko, poŝtuko, tablotuko.
2 Ne havanta moralan difekton: senmakulaj moroj Z; konscienco senmakula estas kuseno plej mola Z; ne makulu la gloron de la patroj, kiu jam en la daŭro de 7 jarcentoj konserviĝis senmakula Z; ✞ la senmakula koncipiteco (de la patrino de Jesuo).
senmakuligi. Forigi la makulojn.
folimakulozo 🍁 Kategorio de plantmalsanoj, karakterizataj de la formiĝo de folimakuloj pro loka mortigo de histo: folimakulozoj ofte estas kaŭzataj de parazitaj fungoj.
sunmakuloj 🔭 Makuloj en la fotosfero de Suno, karakterizataj de tre intensa magneta kampo k relative malvarma temperaturo.