PIV 2026 · Artikolo 56
abstrakta
Derivaĵoj en la artikolo 4
abstrakta
1 nepraktika; sen kontakto kun realaĵoj: batalado abstrakta kaj teoria Z ĉiu veraĵo, dum ĝi restas abstrakta doktrino, havas nenian influon sur la mondon Z ŝi nur malofte zorgadis pri abstraktaj konsideradoj Z ➞ ĥimera, metafizika, nebula, spekulativa.
2 BELA celanta ne la relative ĝustan prezentadon de realaĵoj, sed nur ian ludan kombinon de formoj, koloroj k.s.: abstrakta pentroarto abstrakta skulptaĵo ➞ figura.
3 FILO pritraktanta nur purajn ecojn, ne realaĵojn: abstrakta ideo ➞ idea, neperceptebla.
4 LING substantivo esprimanta econ aŭ manieron esti: «kuraĝo» kaj «beleco» estas abstraktaj vortoj
abstrakti trkonsideri parton aŭ econ, izolante ĝin el la tuto, al kiu ĝi apartenas:se iu ne kapablas distingi la arketipon de la Bono, se li ne povas abstrakti ĝin el ĉio alia, DBr
abstraktaĵo io abstrakta: geometria punkto estas abstraktaĵo la kantoj ne ŝvebas en abstraktaĵoj SMG
abstrakteco karaktero de io abstrakta: la abstrakteco de liaj rezonoj lacigas la leganton
abstraktismo BELA en pentroarto tendenco rifuzanta ĉiujn ligojn kun la realo: la abstraktismo aperis en Eŭropo ĉ. 1910 la romantika aŭ: emocia abstraktismo respegulas la internan mondon de pentristo la geometria abstraktismo konsistas el konsciaj serĉoj de formo kaj koloro kun uzo de matematikaj metodoj ➞ makulismo, suprematismo.