← Reen al S

PIV · 14999

suna/o

suna/o Tuto de la solvoj, donitaj de Mahometo al la aferoj submetitaj al lia juĝado; tiujn solvojn transdonis parkere liaj kunuloj, k kolektis liaj posteuloj en korpon de doktrino, por kompletigi la Koranon.
sunaismo. Nomo de la ortodoksa formo de Islamo, reganta precipe en Afriko. ŝijaismo.
sunaisto. Ano de sunaismo, akceptanta la sunaon k agnoskanta kiel legitimajn la kvar unuajn kalifojn.