PIV 2026 · Artikolo 6740

islamo

Litero I

Derivaĵoj en la artikolo 6
  1. islama
  2. islaman/o
  3. islamig/i
  4. islaman/ig/i
  5. islamism/o
  6. islamist/o
islamo, Islamo ISLA
1 universala religio fondita de Muhamado kaj bazita sur la Korano: la sankta lingvo de islamo estas la tradicia araba literatura lingvo ILa oni akceptis la islamon amase BSe Islamo estas pacama kaj tolerema religio OE
2 (evitinde) tuto de la islamanoj.
islama rilata al islamo: la nobla korano, centra libro de la araba kulturo kaj la islama mondo, estas nun ankaŭ havebla en esperanta traduko MBo la eŭropaj medicino, matematiko, astronomio, fiziko kaj geografio multe profitis de la islamaj esploristoj WKl
islamano kredanto de islamo: la islamanoj ne trinkas alkoholaĵojn CPi
islamigi, islamanigi konverti iun al islamo; submeti iun al la islamaj moroj.
islamismo
1 politika doktrino kaj movado, laŭ kiu la socio (ŝtate, jure, ekonomie k.s.) estu organizita laŭ la leĝoj de islamo: naciismo kaj radikala islamismo asociiĝas por fari batalon de nacia liberigo MD ➞ ĝihadismo, salafismo.
2 (evitinde) = islamo 1.
islamisto ano de islamismo 1: sekurecaj servoj timas la islamistojn kaj forkuras, kiam ili atakas PHO/PGu