PIV · 6739
iskiat/o
iskiat/o ❤ Grava miksa nervo, sendanta motorajn fibrojn al muskoloj de femuro, kruro k piedo, k ricevanta sensorajn fibrojn de la krura haŭto. Sin. iskia nervo.
iskiatalgio ⚕ Sindromo, karakterizata precipe de tre vigla doloro laŭlonge de la iskiato k ĝiaj branĉoj: iskiatalgio povas rezulti de tre diversaj kaŭzoj kiel ekz. reŭmato, hernio de intervertebra disko, tuberkulozo, sifiliso k.a..