PIV 2020 · 10939
nerv¹o
nerv1o ❤ (nervus) Disbranĉiĝanta fadenforma elemento, konektanta la cerbon k mjelon kun la diversaj partoj de la korpo: la sensaj nervoj kondukas al la centroj la impresojn ricevitajn de la sensorganoj – la motoraj nervoj la impulsojn de la cerbo aŭ mjelo al la muskoloj aŭ glandoj. ☞ neŭrono.
encefalaj nervoj, kraniaj nervoj. La 12 nervoparoj, kiuj eliĝas el la cerbo k bulbo k eliras el la kranio: ili estas la olfakta, opta, okulomotora, troklea, triĝemina, abdukcia, facia, vestiblo-koklea, glosofaringa, vaga, akcesora k hipoglosa.
spinaj nervoj. Nervoj, kiuj pare eliĝas el la mjelo k eliras el la spino ĉe ĉiu vertebro.
triĝemina nervo (N. trigeminus). Krania nervo de la kvina paro, kiu, ĉe la triĝemina ganglio distrioniĝas al du sensaj nervoj, la oftalma k la maksila, k al unu miksa, la mandibla.
troklea nervo (N. trochlearis) Tiu krania nervo de la kvara paro, kiu nervizas la supran oblikvan muskolon de la okulo k finiĝas apud la trokleo. Rim. Evitenda estas la uzo de nervo en la senco de muskoltendeno.
nervoj 👥 Korpa stato, rigardata kiel dependanta de la pli aŭ malpli granda ekscitebleco k sensiveco: ŝi havas siajn nervojn; li havas ŝtalajn nervojn (estas ne emociema); la milito de la nervoj (provo submini la kuraĝon, moralan energion de la kontraŭulo).
3 Nervuro 2 k 3.
nerva
1 Rilata al nervo(j): nerva malsano; la nerva kurento; centra, periferia k aŭtonoma nervaj sistemoj; ❤ nerva ĉelo (nervoĉelo = neŭrono); ⚥ nerva impulso (Vd impulso).
2 Nervoza: mi fariĝis nerva ĉe la penso havi sub mia respondeco centojn da personoj; nerve ludante kun la ventumilo.
nervaro. Tuto de la nervoj de difinita anatomia teritorio.
nervizi ❤ ⚥ Provizi korpoparton per nervoj (pp la nerva trunko): la brako estas nervizita de la nervoj eliĝantaj el la braka plekso. ☞ vaskulizi.
nervologio ❤ Anatomia fako pri la nerva sistemo.