PIV · 4316
★faring/o
★faring/o ❤ (pharynx) Dua parto de la nutra kanalo malantaŭ la nazaj kavoj k buŝo ĝis la ezofago; tie la digesta vojo krucas la spiran vojon. ☞ gorĝo 2.
faringa. Rilata al la faringo: faringaj muskoloj.
faringito ⚕ Inflamo de la faringo.
faringoskopo. Endoskopo por ekzameno de faringo.
faringoskopio. Ekzameno per faringoskopo.