PIV · 4217
ezofag¹o
ezofag1o ❤ (oesophagus) Tubo, kondukanta la nutraĵon de la gorĝo ĝis la stomako.
ezofaga bulo, ezofaga globo ⚕ Ĉe la anksiaj pacientoj okaze de nervoziĝo aŭ de zorgemo, sensaĵo de kvazaŭa bulo, kiu supren- k malsupren-iĝas, sensaĵo de loka blokaĵo, mildigita de glutado.
ezofaga. Rilata al ezofago.
ezofagito ⚕ Inflamo de la ezofago.
ezofagoskopio. Esplorado k ekzamenado per ezofagoskopo.