← Reen al S

PIV 2020 · 14836

★stomak/o

stomak/o
(stomachus) La plej vasta k ĉefa parto de la nutrokanalo; kava viscero, situanta inter la ezofago k la maldika intesto k provizita per specialaj glandoj: la stomako komenciĝas ĉe la kardjo k finiĝas ĉe la piloro; lia stomak’ murmuris pro malsato Z. gastro.
Analoga organo ĉe bestoj: la stomako de la remaĉuloj konsistas el kvar fakoj (rumeno, centipelio, omaso k abomaso).
Tiu parto, simbolanta la homon el la vidpunkto de ties nutriĝo: ĉe vesto velura suferas stomako Z; plena stomako laŭdas la faston Z; malsata stomako orelon ne havas Z; sata stomako ne lernas volonte Z; la stomakproblemo.
stomaka. Rilata al stomako: stomaka suko, perturbo; stomakaj acidaĵoj; stomaka tubo (sondilo).
stomakaĵo 🍴 Stomako de besto, uzata kiel manĝaĵo aŭ kiel ujo por la manĝotaĵo dum la kuiro: bovstomakaĵo, skota ŝafstomakaĵo (hagiso).
enstomakigi. Enmeti tra la buŝo en la stomakon.
faldostomako Omaso.
maĉostomako Tiu parto de la stomako ĉe kelkaj animaloj, kiu estas provizita per malmolaj aĵoj, helpantaj mueli la nutraĵojn: 🍴 rostitaj maĉostomakoj (de birdoj).
retostomako Centipelio.