PIV · 15502
★tenden/o
★tenden/o
1 ❤ (tendo) Blankeca, fibreca muskolekstremaĵo, kiu alligas la muskolon plej ofte al osto: tial la Izraelidoj ne manĝas ĝis la nuna tempo la tendenon, kiu estas sur la artiko de la femuro X.
2 Ŝnuro kuniganta la ekstremojn de pafarko: de siaj longaj haroj ŝi detranĉis la plej longan buklon k plektis al si el tio tendenon por la pafarko Z.
aĥila tendeno, kalkanea tendeno ❤ [tendo calcaneus (Achilles)] Dika tendeno de la kalkano, per kiu la suraj muskoloj ligiĝas al la kalkaneo.
tendenito ⚕ Inflamo de tendeno.
tendenotomio. Tranĉo de tendeno.