PIV · 15501
★tend/o
★tend/o
1 Kunaranĝo el akvoimuna tolo aŭ felo, starigita sur stangoj por ŝirmi kontraŭ vento, pluvo, suno, k servanta kiel portebla subĉiela loĝejo por nomadoj, militistoj, turistoj, sportistoj ks: soldatoj starigas siajn tendojn k denove ilin forprenas Z; ni ne povis meti tendon pro la manko de stangoj B; kunmeti la tendojn por foriri B; niaj tendoj estis formetitaj B; Li distiras la ĉielon kiel tendon X. ➞ najlo.
2 Tia ŝirmilo, rigardata kiel loĝejo de gento, tribo ks: la ekscitiĝo daŭris sub la tendoj B; kiel belaj estas viaj tendoj, ho Jakob! X; (f) tio, kio min tiel ofte logas al la tendoj de Jakob […] Z (juda kvartalo).
3 ❤ Lameno de la duramatro, kiu kovras la cerebelon k disigas ĝin de la cerebro: cerebela tendo (tentorium cerebelli).
tendaro
1 Grupo de tendoj, servanta kiel provizora loĝejo: ili starigis sian tendaron en Refidim X; halti tendare X.
2 Speciale, grupo de tendoj en milita ekspedicio: ili venis al la rando de la tendaro en la komenco de la meza noktogardo X; ili stariĝis tendare en Jahac k batalis kontraŭ Izrael X; la Romanaj tendaroj estis konstante fortikigitaj; (f) mi estas devigata sciigi vin pri tre malbela fakto, kiu okazis en nia tendaro Z (partio).