← Reen al T

PIV · 15503

tendenc¹o

tendenc1o
Daŭra inklino al io: en la cerbo de l’ homo la neracia tendenco batalas kontraŭ la racia; inflacia tendenco de merkato.
Ψ Direkto al iu celo aŭ objekto, kiun prefere aŭ konstante alprenas la psika energio: tendenco al malsukceso povas radiki en kulposento pro la nekonscia ideo, ke kulpulo ne rajtas sukcesi.
Daŭra emo disvastigi iun ideon, rekomendante ĝin pli-malpli malkaŝe en verko: rakonto kun morala tendenco; gazeto kun reakcia tendenco.
tendenca. Prezentanta tendencon, precipe 3: tendenca filmo; tendenca raporto. partia.