PIV · 6582
★inklin/a
★inklin/a. Daŭre aŭ nedaŭre impulsata al io de natura movo de la animo: inklina al petolado, al diskreteco, al kontraŭdiro, al matematiko, al ĉiaj malvirtoj; mi estas inklina ne fari tion Z; inklina por la plenumado de bonaj faroj Z. ☞ ema.
inklini (ntr) Esti inklina, havi, senti inklinon al: mi inklinas akcepti; oni tro inklinas forgesi; mi inklinas al la opinio, ke […].
inklino. Natura, daŭra aŭ ne, celado de la animo al io aŭ iu: infana inklino restas ĝis la fino Z; deziro k inklino ordonon ne obeas Z; eĉ ĉe kokino troviĝas propra inklino Z; senti inklinon por iu Z; edziĝo pro inklino; vi certe havas la inklinon freneziĝi! Z; havi la inklinon entuziasmiĝi Z. ☞ emo, instinkto, tendenco, volonte.
inklinigi. Fari inklina: vian koron vi inklinigos al komprenado Z; ĉiu viro k virino, kiun inklinigis ilia koro alporti oferon X; estis neeble inklinigi lin preni en somero banon ĉe la marbordo Z; ĉio inklinigis la penson al komparado k divenado Z; tio anstataŭ inklinigi ilin al nia afero, ankoraŭ pli ilin malproksimigas de ni Z. ☞ favorigi, gajni, tiri.
inkliniĝi. Iĝi inklina: ŝi inkliniĝis al mallaboremo.
malinklina. Sentanta naturan movon de la animo, forpuŝantan de io: li estas malinklina al, kontraŭ ĉiaj oficialaj ceremonioj; malinklina por plenumado de kompatemaj faroj Z; mi ne estas malinklina ekscii ion de la misteroj de supera mondo Z. ☞ abomeni, antipatia.
malinklino. Sento de iu malinklina: havi, senti malinklinon al io, iu.
korinklino. Ama inklino: sekvi la impulsojn de siaj korinklinoj Z; ili baldaŭ korinkliniĝis unu al la alia Z.