← Reen al K

PIV 2020 · 7181

★kalkan/o

kalkan/o
Posta parto de homa aŭ simia piedo: poste eliris (el la ventro) lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav X; sidi sur la kalkanoj; li sin turnis sur la kalkano Z; postveni ĉe ies kalkanoj (tuj post li); kalkano de Aĥilo B (ies vundebla loko).
Posta elstaraĵo de objekto: kalkano de direktilo.
kalkanum1o. Posta suba parto de ŝuo: li skuas la pugnon k batas per la kalkanumo la plankon Z; vi per alteco de unu kalkanumo fariĝis pli proksima al la ĉielo de la tempo, kiam mi vin laste vidis! Z; kunfrapi, kunklakigi la kalkanumojn; kalkanumbati.
literkalkano = serifo.
pikkalkanuma. Provizita per alta, preskaŭ pinta kalkanumo (pp virina ŝuo).