← Reen al H

PIV 2020 · 6062

hipoglos/o

hipoglos/o
Tuto de la nervoj de la 12a krania paro, kiuj donas fibrojn al la langaj muskoloj (ankaŭ: hipoglosa nervo, N. hypoglossus).
G. (Hippoglossus) de grandaj fiŝoj el la ordo de pleŭronektoformaj, fam. de pleŭronektedoj, kun fendita vosto; tre bongustaj: 🍴 hipogloso stufita en aluminia folio. fleso, limando, plateso, rombo 2, soleo.