← Reen al S

PIV 2020 · 14632

★spin/o

spin/o
👥 La vertebra kolumno, k pli precize, dorslinio, formita de la spinaj apofizoj de ĉiuj vertebroj: la nuda griza monto tie altiĝas, kiel spino de azeno. rakio.
Elstara organlinio, precipe osta: la skapola spino (spina scapulae).
(f) Elstara montlinio inter du deklivoj. firsto, kresto.
spina. Rilata aŭ apartenanta al spino: spina apofizo (processus spinosus); oni nombras 31 parojn da spinaj nervoj; spina paralizo; superspina k subspina fosoj (fossa supraspinata, infraspinata).
cerbospina, cefalospina. Rilata al cerbo aŭ cefalo k al spino: cerbospina likvo.