PIV 2020 · 6474
impuls¹o
impuls1o
1 Ekpuŝo de fizika forto, kiu ekmovas ion: la impulso estas donita de la motoro al la maŝino; milda impulso de favora vento. ☞ akcelo, impeto, svingo.
2 ⏚ Mallongdaŭra fluo de elektra povumo en unu direkto: tensiimpulso, kurentimpulso, impulsintenso, impulskvalito. ➞ pulso.
3 Ekpremo de instinkto aŭ de psika tendenco, instiganta senvole k senkontrole al ia ago: li ne povas rezisti al sia unua impulso; la impulso estis pli forta ol lia volo; ŝi sekvis la impulsojn de siaj korinklinoj Z. ☞ incito 2, iniciato, instigo.
nerva impulso ⚥ Nerva mesaĝo, konsistanta el mallongdaŭra malpolarizo de la membrano de nervoĉelo (ĝenerale de ties ĉela korpo) k sin propaganta laŭlonge de la nerva fibro. Sin. nervimpulso.
impulsi (tr) Doni impulson al:
2 impulsita de sia konscienco, de la kolero; la movado estas nun impulsata precipe de la junuloj. ☞ peli, puŝi.
impulsa. Donanta impulson: impulsa forto, motivo.
impulsaro ⏚ Serio da sinsekvaj impulsoj, kiu formas tuton (pp telegrafia tekniko k pulsfaza modulado).
impulsiĝema. Facile sekvanta impulson, nesinreganta: impulsiĝema karaktero, vir(in)o.
impulsometro ☇ ⏚ Aparato, kiu registras (aŭ gravuras) la formon de kurentimpulsoj, elirantaj el telefono aŭ telegrafia sendilo.
erarimpulso ☇ Kurentimpulso, kiu funkciigas elektilon de aŭtomata telefonio k kaŭzas eraran konekton.
nervimpulso ⚥ Nerva impulso.