PIV 2020 · 13025
puls¹o
puls1o
1 Batado de la arterioj, kaŭzata de la sangofluo: palpi al iu la pulson Z; mia pulso en takto batas Z; la irado estas por mi tre malfacila pro arteriosklerozo k manko de pulso en la piedoj Z; (f) por irigi la pulson de la monda societo Z (por vigligi ĝin).
2 𝅘𝅥𝅰 Ero de mezuro.
pulsi (ntr)
1 Sentigi batadon, pp arterioj: pli rapide pulsis la sango en la malforta korpo de la imperiestro Z; sub la kadavrokolora haŭto jam ne pulsas vivo; (f) libido mia pulsas pigre A.
2 (f) Sentigi sian energion per drastaj efikoj: vigla vivo pulsas en la urbo, en nia asocio; li esprimas la sentojn, kiuj pulsas en li; printempo pulsis tra l’ ĝardeno; pulsanta trafiko.
pulsobato. Ĉiu el la senteblaj batoj de la arterioj: kiom da pulsobatoj en minuto?.