PIV 2026 · Artikolo 13026
pulsatilo
pulsatilo BOTA plurjara herbo, kun plume dividaj folioj; ĝiaj unuopaj senpetalaj floroj havas 5–6 petalecajn sepalojn; la akenoj 1 de la fruktoj unuope portas longan plumecan ariston, tiel ke la frukto formas harkovritan kapon; el Eŭropo, Azio, kaj nordorienta Ameriko; pluraj specioj estas orname kultivataj. genro Pulsatilla ➞ ranunkolaco, anemono.