PIV 2026 · Artikolo 785

anemono

Litero A

anemono BOTA plurjara herbo, kun senpetalaj floroj, kies sepaloj estas okulfrapaj ĉar petalecaj, blankaj, flavaj, bluaj, ruĝaj, purpuraj aŭ violetaj. genro Anemone ➞ ranunkolaco; hepatiko, pulsatilo.
maranemono ZOOL polipo, kutime sole vivanta; ĝi fiksiĝas sur marbordaj rokoj kaj, per siaj multaj tentakloj, kaptas siajn manĝeblajn predojn. membro de la ordo Actiniaria (maranemonoj) el la filumo Cnidaria