← Reen al H

PIV · 5855

hepatik/o

hepatik/o 🍁 G. (Hepatica el ranunkolacoj), tre parenca al anemono, de plurjaraj herboj kun elbazaj, ĝenerale trilobaj folioj k kun pedunkloj portantaj sepalecajn brakteojn po tri k bluajn, rozajn aŭ blankajn florojn po unu; 7 sp-oj el la N hemisfero, 3 pororname kultivataj. Sin. hepatherbo.
hepatikoj. Hepatmuskoj. Sin. hepatikopsidoj.
hepatikopsidoj. Klaso (Hepaticopsida) de briofitoj; ĉ. 6 500 sp-oj el ĉ. 340 g-oj.