← Reen al P

PIV · 11935

★pel/i

pel/i (tr)
(pp brutoj) Irigi antaŭ si al difinita loko: ili renkontiĝis kun kamparano, kiu pelis bovinon Z; li pelis antaŭ si tutan gregon da bovoj Z; peli brutojn sur herbejon B. paŝti.
Eksciti al rapida kurado aŭ agado: pelis pavon, falis kavon Z; kiu tro pelas, nur malakcelas Z; iru, rapidigu k pelu vian proksimulon Z; k tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton N; peli siajn piedojn Z (akceli sian kuron); ili pelas sin (urĝe klopodas) pro peco da pano Z; (analoge) la vento nun blovis, por peli la cikoniojn suden Z; la vento pelas la nubojn Z; la fluo pelis la boaton rekte al la tero Z; la neĝo ne plu estis pelata de la vento Z; (f) ŝi volis rajdi, kien ŝia kaprico ŝin pelos Z; peli tagojn sen afero de mateno al vespero Z; ne la espero de ia komerca akiro pelis nin al via bordo Z.
Forkurigi, fuĝigi el aŭ for de: kvin el vi pelos centon X; pelos ilin brueto de falanta folio X; k vi kuros, kiam neniu pelos vin X; pli efike ol bato pelas malsato Z; pelu mizeron tra l’ pordo, ĝi revenos tra l’ fenestro Z; (f) la sorto pelis nin en fremdlandon Z, pelas lin kruele Z.
Kuri por kapti, atingi: plej juna katido musojn jam pelas Z; kuru k pelu, la ĉasaĵo estas jam proksime! Z; la ŝin pelanta amaso da homoj Z; mi kiel pelata de ĉiuj diabloj, forkuras per ĉiuj fortoj Z. persekuti.
Alvenigi iun al iu stato aŭ ago: la pastroj pelas tiun amason de altranguloj, kien ili volas k kiam ili volas B; volupto ŝin pelis al la krimo Z; peli iun en malesperon, en teruron Z. instigi.
Intensigi ian senton ĝis ia punkto: peli ĝis ekstremo la malamon Z; peli la singardon tro malproksime Z.
Trudi movon al organo en mekanismo, aŭ al fluido en cirkvito: pelrado, akvopelilo.
peladi. Ripete peli: li peladis sin kun strataj buboj sur herbejoj k montoj Z; (f) sento de maltrankvileco peladis lin sur la erikejon Z.
pelado. Ago de tiu, kiu pelas: li estis okupita nur de la pelado de tiuj vagemaj ŝafoj; la strato bolis per vivo k pelado Z; ŝi decidis en ia maniero meti finon al tiu terura pelado Z.
alpeli. Aligi, pelante: mia malbeno alpelis lin al la morto! Z; kesto (flosanta) alpeliĝis al la tero Z.
dispeli. Disigi, pelante: dispeli muŝojn; kiel dispeliĝas fumo, tiel Vi ilin dispelu X; ilia tuta paŝtataro estas dispelita X; al la dekdu triboj, kiuj estas dispelitaj, saluton! N; (f) kantu, por dispeli mian ĉagrenon Z; reĝo dispelas ĉion malbonan per siaj okuloj X.
dispelitaro. Tuto de la judoj, kiuj, post la diversaj militoj, establiĝis ekster Palestino: al la elektitoj, kiuj estas el la dispelitaro N. Sin. diasporo.
elpeli. Elirigi, forigi pelante: Li elpelis Adamon X (el Edeno); sklavino, kiam ŝi elpelis sian sinjorinon X (el la edzolito); estis tia vetero, ke oni eĉ hundon ne elpelus Z; la elpelitojn de Izrael Li kolektas X; elpeli iun el la mondo de la vivuloj Z (lin mortigi); (f) li devus elpeli el mi miajn malbonajn inklinojn Z; vergo elpelas malsaĝecon el la koro de knabo X.
elpelo. Ago de tiu, kiu elpelas: la elpelo de la reĝoj el Romo.
forpeli. Forigi, malproksimigi, pelante: mia patrino forpelis min el la domo Z; forpelu blasfemulon k foriros malpaco X; la popolo forpelis lin (la reĝon), kvazaŭ li estus sovaĝa besto Z; mi forpelos lin en landon senakvan X; ne agu laŭ la leĝoj de la popolo, kiun Mi forpelas de antaŭ vi X; ameno diablon ne forpelas Z; (f) ŝi forpelis de si ĉiujn pensojn Z; prunto amikon forpelas Z. forpuŝi.
forpelo, forpelado. Ago de tiu, kiu forpelas: kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos Z.
repeli. Peli en kontraŭa direkto, for de si: ŝia malbeleco k malpureco repelis ĉiujn; (f) la cirkonstancoj, longe per forto repelataj k retenataj, fariĝis fine tiel premantaj Z.
sinpelado. Penado de tiu, kiu sin pelas: ŝi ne supozis, ke tiu sinpelado enhavas en si tiom da maltrankvileco Z.
trapeli. Peli tra io: trapeli beston tra veprojn; vivi iele trapele Z (kiel oni estas trapelata, hazarde).
ĉaspelantoj. Helpantoj, kiuj per bruado pelas la ĉasaĵon el la veproj al la ĉasistoj.
lacepeli. Ĉasante, peli, ĝis la laciĝo faligos la beston: oni senvivigos mian kamaradon kiel lacepelitan porkon (apron)! Z.
muŝpelilo. Tufo el ĉevalharoj aŭ el plastaĵoj, fiksita sur tenilo, k uzata por peli la muŝojn.
kamelpelisto Z. Profesia kondukisto de kameloj.
trudpeli. Peli 5.